Cursos presenciais

O Esperanto é ensinado e praticado em diversas cidades em Pernambuco.

Congressos Brasileiros

Um dos melhores congressos esperantistas do mundo é o brasileiro!

O congresso de 2015 foi no Rio de Janeiro.
Veja como foi na página da Liga Brasileira de Esperanto

Cursos presenciais

O Esperanto é ensinado e praticado em diversas cidades em Pernambuco.

RocketTheme

Nossa História

De 1937 aos dias atuais, muito há para se contar.

 

RocketTheme

Literatura

Muito para se ler, muito para se deleitar.

Movimento Esperantista

Movimento

Nós procuramos ajudar a mover o mundo!

 

Vídeos

Vídeos

Seleção de alguns vídeos interessantes. Sempre em atualização.

Esperanto, muito mais que uma língua. Um modo de viver o mundo no qual a comunicação se processa de uma forma mais justa, igualitária e humana.

Viva essa experiência!

Mar 25 2018

La prezidanto de nia asocio pritraktas interesajn temojn rilatajn al nia movado. Ek al legado:

 

La malgrandeco de la esperanta movado multfoje koncentras en malmultaj aktivuloj diversajn taskojn kaj projektojn. Estas multe da farendaĵoj, kaj malmulte da laborantoj disponeblaj. Pro tio, se vi volas specifan servon en esperanto, kaj neniu ĝin faras, eble vi mem devas spertiĝi kaj oferi. Tio estas pozitiva rilate al la fakto ke tio povas esti individua stimulo por fari neekzistantan aferon, aŭ malpozitiva se ĝi elmontras ĉiujn limigojn kaj seniluzias nin pri nia tiom disde parolata bunteco kaj diverseco. En ĉiuj movadoj, plendi pro manko de io estas pli facile ol labori por plenumi la mankon.

Sed kiam la laboron tenas nursola entuziasmulo, ĉiuj jesas kaj oftas moralan apogon. Li dediĉas grandan parton de sia tempo kaj energio por oferi tiun servon – eventuale kun iom da financa retribuo, kiam bonŝanca – kaj daŭre persistas en tiu persona agado, ĝis kiam la forto, entuziasmo kaj financa rimedo elĉerpiĝas. Aŭ eventuale kiam li konstatas, ke lia agado ricevas malpli da apogo ol li volas. Lastatempe, mi observis ke bonegaj individuaj iniciatoj estis ĉesigitaj, kaj mi volas iom paroli pri tio.

Evidente, la unua estas tiu la plej fama: la fino de la jutuba kanalo Evildea. Post pli ol 500 videojn, kun dumlonge ĉiutagaj alŝutoj, la jutubisto fariĝis tre fama en Esperantujo. Eble li estis la ĉefa inspiro kiu stimulis aliajn esperantistojn fariĝi jutubistoj. Lia kanalo furoris kaj multaj homoj daŭre entuziasmiĝas kun lia elokventa kaj mojosa parolstilo. Post iom da tempo, Evildea direktis grandan parton de sia tempo kaj energio al la lanĉo de la apo Amikumu, kune kun la usona esperantisto Chuck Smith, kaj aliaj kunlaborantoj. La projekto estis sukcesa kaj ĝi lanĉiĝis kaj postulis de siaj kreintoj plian atenton kaj sindediĉon. Evildea decidis do ĉesi sian individuan kaj famegan iniciaton por direkti la klopodojn al la prospero de Amikumu. Krome, li klarigas, per sia konto en la kolektmona retpaĝo Patreon, ke multaj celoj kaj profesiaj postuloj elĉerpigis lian tempon, kio kondamnis la kontinuadon de la kanalo. Li ankaŭ emfazas, ke Amikumu estas pli grava ol la amuzaj filmetoj.

La dua ekzemplo estas La Hodiaŭa Ĵurnalo. Mallongan historion pri ĝi vi trovas en la blogo Esperanta Retradio. Resume, la modesta provo publikigi retan ĵurnalaspektan periodaĵon kiuj arigas diversajn tekstojn el multaj fontoj iom post iom fariĝis tre konata. La iniciato alvenis de la brazila junulo Rafael Lima, kiu helpe de la rusa lingva revizianto Andrej Pechonkin kaj de efika reta dissendado, fariĝis facile konata. Kun pli ol 400 eldonoj, la ĵurnalo ankaŭ furoris. Ĉiuj originalaj fontoj estas skrupule cititaj kaj ĝi estas ankaŭ ilustrita. La propra Rafael respondecas pri la dissendado kaj certe ĉiuj aliaj necesaj prilaboroj. Sed ekde februaro 2018, la ĉiutaga publikigo ĉesiĝis. Mesaĝoj en Facebook de konstantaj legantoj ekaperis por scii kio okazis al ĝi, do aperis artikolo en Esperanto Retradio por klarigi la kialon de la malkontinuigo. La teksto montras ke ne nur privataj, sed pormovadaj novaj prioritatoj akumuliĝis sur la ŝultroj de la juna esperantisto: li fariĝas kontribuanto de la neoficiala blogo UN esperante, kaj la esperanta versio Global Voices. Aldone, li fariĝis unu el la kunlaborantoj por traduki la grandskalan projekton Esperanto-Kuriero de Unesko. Denove, la grupa iniciato fariĝis pli grava ol la individua laboro komencita de li.

La tria ekzemplo kiun mi volas paroli estas tiu de alia brazilano: Flávio Rebello. Tamen lia iniciato estas iom polemika, kaj mi nur supraĵe parolos pri kio okazis: Flávio Rebello kreis, ĉirkaŭ la jaroj 2000, la retan kaj buntan portalon Ĝangalo.com. Ĝi promesis esti la plej moderna kaj dinamika informriĉa retpaĝaro de Esperantujo, kaj dumtempe mi pensas ke li estis sukcesa, sed post iom da tempo, eble li ne vidis la esperatan eĥon de lia originala kontribuo. Kun manko da subtenantoj kaj laborantoj, la portalo Ĝangalo.com trovis sian malkontinuiĝon. Flávio Rebello apartiĝis de

Esperantujo kaj post kelkaj jaroj reaperis kun la aŭdaca propono krei ekskluzivan esperantan televidkanalon, nomata ITV (Internacia TeleVido), kiu elsendus ĉiutagan esperantlingvan programeron. Li komencis la projekton kaj por plivastigi ĝin li planis vojaĝojn tra diversaj landoj en Eŭropo por trovi subtenantojn. Evidente li ne kolektis la kontentigan monsumon, kaj la ĝermo de ITV kiu ekaperis malkontinuiĝis. Flávio Rebelle kabeis definitive.

Ŝajne la malmultaj aktivuloj kiuj sindediĉas al tiuj ardaj kaj tempelĉerpigaj individuaj projektoj iom post trovas pli allogajn kaj komunajn laborojn, kiuj laŭ ilia kompreno estas multe pli gravaj ol siaj propraj iniciatoj. Eble pli organizita teamo gajnas kun la alveno de tiom talentaj kaj laboremaj homoj, tamen diversece estas iom da perdo. Mi ne dubas, ke tiuj personaj projektoj estas pli laboratorio ol efektive longtempa agado. Ĉiuj rajtas ŝanĝi, kaj inkluzive ŝanĝi siajn prioritatojn. Ĉiuj cititaj individuaj provoj faris parton de la esperanta historio kaj havis potencialon je pli longa kontinuado. Evidente neniu volis, ke ili ĉesiĝu, ĉar la propono estis bonaj kaj havis la apogon de la komunumo (eĉ kiam tiu apogo ŝajne ne estis tiom granda ol la dezirata). Mi pensas, kun iom da pesimismo, ke aliaj individuaj iniciatoj ankaŭ trovos sian finon baldaŭ, pro seniluziiĝo aŭ ŝanĝo de prioritatoj de la proponantoj. Se ni havus pli da aktivuloj, tiuj ege bonaj projektoj certe ne perdus siajn ĉefantaŭenigantojn.

 

Teksto farita de Wendel Pontes.