Cursos presenciais

O Esperanto é ensinado e praticado em diversas cidades em Pernambuco.

Congressos Brasileiros

Um dos melhores congressos esperantistas do mundo é o brasileiro!

O congresso de 2015 foi no Rio de Janeiro.
Veja como foi na página da Liga Brasileira de Esperanto

Cursos presenciais

O Esperanto é ensinado e praticado em diversas cidades em Pernambuco.

RocketTheme

Nossa História

De 1937 aos dias atuais, muito há para se contar.

 

RocketTheme

Literatura

Muito para se ler, muito para se deleitar.

Movimento Esperantista

Movimento

Nós procuramos ajudar a mover o mundo!

 

Vídeos

Vídeos

Seleção de alguns vídeos interessantes. Sempre em atualização.

Esperanto, muito mais que uma língua. Um modo de viver o mundo no qual a comunicação se processa de uma forma mais justa, igualitária e humana.

Viva essa experiência!

Mai 28 2018

Nuntempe la esperantaj kluboj kaj asocioj maljuniĝas kaj ŝrumpas. Konstante ni aŭdas plendojn pri kiel fiaskas la strategioj por allogi junulojn kaj kreskigi la membraron. La asocioj kaj kluboj simple ne plu sukcesas varbi. Bedaŭrinde kune kun la evidanta konstato ke tio veras, ne estas realaj sugestoj kiel kontraŭstari tiun maloptimisman destinon. Mi volas proponi al vi, kara leganto, eblan alternativon por ke la kluboj kaj asocioj reprenu sian perditan gloron.

 Eble ne repreni, sed sugesti kelkajn agojn por ke ni evitu marteli la lastan najlon sur la kovrilo de ĝia ĉerko. Mi volas rakonti al vi kiel la Pernambuka Esperanto-Asocio (PEA), forta antaŭeniganto de pernambuka esperanto movado, spertas renoviĝon kaj bona aero blovas favore. La loka movado ekkreskas, pli aktivas kaj ekrikoltas fruktojn, post longtempa paŭzo je stagnado. Ni klimaksis kun la sukcesa evento, la VII Pernambuka Esperanto-Simpozio em 2017 (preskaŭ 60 ĉeestantoj!), kiu allogis esperantistojn el diversaj urboj kaj najbaraj ŝtatoj, kun altkvalitaj prelegoj por ambaŭ publikoj (esperanto kaj la nacia lingvo), ĉefe preparitaj de junuloj. Por ke vi bone kalkulu tion, observu la suban bildon:

 

Estas nur du aferoj kiuj ripetiĝas en ambaŭ fotoj: la flago de Esperanto kaj mi. Ambaŭ fotoj estas de la sama evento, kiuj okazis en du malsama jaroj. Sed kiuj estas la motivoj de tiu reentuziasmo? Ĉu eblas formuli ekvacion ripetendan, kiu kreskigus la movadon ĉie? Ĉi tiu artikolo listigas kelkajn paŝojn kiuj certe kontribuis al nia renovigo, kaj espereble la leganto trovos ĝin utila por pensigi pri strategioj pligrandigi la aktivadon ĉe si.

Koni la movadanojn – krom esperantistoj, ni ĉefe est geamikoj. Koni la pensmanierojn de la aktivaj movadanoj helpas bone plani strategiojn. Vi scios, laŭprofile, kiuj estas la plej bonaj por fari specifan taskon, kaj kiu nur helpas per simpla ĉeesto. Ĉiu havas sian rolon, kaj vi devas bone administri tiujn diferencojn por ne ofendi aŭ privilegii iu ajn;

“Esperanton bone aŭ malbone parolas? Ambaŭ por ni samvaloras” – konsciu, ke almenaŭ duono el la simpatiantoj de esperanto kaj potencialaj movadanoj certe neniam atingos kontentigan parolkapablon. Spite tion, ili daŭre estos valoregaj al la movado. Trovu manieron kunigi ilin. Klarigu al la neparolantoj, ke ili daŭre studu kaj ĝuu la “rondon familian”. Klarigu al la parolantoj, ke ili estu paciencaj kun komencantoj, kaj ankaŭ ĝuu la “rondon familian”, malgraŭ nek ĉiam en esperanto. Memoru, ke ĉiuj estas geamikoj, ne nur esperantistoj;

Kunigi la generaciojn – novaj esperantistoj ofte alportas en la movado entuziasman kaj energiplenan forton, sed alfrontas veteranoj kiuj perdis tiun batalemon kaj eĉ elreviĝis. Por kunigi la plej bona parto de ambaŭ, la estroj devas prudente dialogi inter ĉiuj, akorde al specifaj pensmanieroj. Esploru la veteranan sperton kaj esploru la novulan energion. Ne estas facile kunvenigi ĉiujn per unu sola programero, sed estas ebla;

Kunigi la homojn fizike – nepre aranĝu esperantan renkontiĝon, ĉefe kun antaŭpensita programero. Kunvenigi nur por paroli ne venigas homojn. Male, se vi anoncas prelegon pri iu polemika aŭ kurioza temo, vi instigos la ĉeeston. Oferi lunĉon (sandviĉojn, ĉokoladojn, trinkaĵojn, picon, fruktojn, ktp) por la partoprenantoj estas treege bona strategio. Tio helpas por la postprelega momento, kiam ĉiuj amuziĝas kaj ĝuas la etoson. Ju pli da tempo ĉiuj estas kunaj, des pli facile estas rekunvenigi ilin estonte;

Sociaj retoj – Se vi havas oficialan retpaĝon, daŭre aktualigu ĝin. Facebook kaj WhatsApp notinde kreskigis nian amikec-reton. Ĉiam diskonigu ĉion kio okazas, preferinde en la tuja momento, kiam ĝi okazas. Whatsapp helpis por entuziasmigi komencantojn. Sed ne lasu la grupon stagni. Ĉiam sendu mesaĝojn en esperanto. Diskonigu informojn, novajn videojn, novajn saĝtelefonajn apojn, eventojn kaj lernmaterialojn, korektu frazojn, kaj ĉefe invitu ilin ĉeesti babilrondon kaj prelegojn de la loka klubo aŭ asocio. Dum rekontiĝoj kaj prelegoj, nepre fotu kaj publikigu kio okazas. La samon valoras por Facebook. Facebook grupoj ofte estas multe pli videblaj ol oficiala retpaĝo. Daŭre aktualigu ĝin kaj samtempe diskonigu la novan informon ĉie. Tiel la novaj partoprenantoj havos bonan impreson pri la forto de la movado kaj de la personaj rilatoj en la grupo. Se vi ne emas interreti aŭ uzi sociajn apojn, lernu! Se vi ne havas paciencon, trovu volontulojn;

Perfektigi la parolkapablon – la plej grava kaj kerna ideo. Modesta kampanjo inter la movadanoj cele plibonigi sian esperanto-kapablon komencis antaŭ jardeko, ĉe ni. Esperantistoj kiu volas bone regi la lingvon, nepre bezonas multe legi kaj praktiki, kaj la plej bona maniero tion fari estas partopreni la movadon. Se vi tion ne faras aktive, almenaŭ vi tion faras per legado de tekstoj. Kiam vi montras proprasperte ke valoras la penon bone scipovi esperanton, pere de komentoj pri bona beletraĵo, filmoj, prelegoj kaj vojaĝoj, vi iel instigas komencantojn sindediĉi. Fakte, la perfektigo estas tio kion ni volas ekde la komenco, kaj multfoje ĝi estas simpla konsekvenco de ĉiuj supremenciitaj ŝtupoj;

Ĉiam oferu esperantlingvan programeron. Ni estas em erao, ke estas multe pli facile lerni la lingvon pere de apoj kaj la reto ol klasikaj lernoĉambroj. Evidente, tiuj homoj kiuj eklernas la idiomon serĉos lokon por praktiki la lingvon. Se tio ne okazos kun ioma ofteco en la kluboj kaj asocioj, kie li/ŝi praktikos la ĵus lernitan lingvon? Nenio pli bona ol agrabla kluba etoso, kun interesaj prelegoj, biblioteko kaj lunĉo. Ekzemple, unu el niaj plej agemaj membroj lernis esperanton ĉe Duolingo, kaj propravole direktiĝis al nia sidejo, por serĉi librojn kaj esperantlingvajn programerojn. Vi povas vidi lian ateston en tiu ĉi video;

Fortigi la senton de komunumo ĉirkaŭ la asocio/klubo. Ni ekde longe propagandas la agadon de nia asocio, kaj ĉiam elstarigas ke niaj sukcesoj estas ĝia sukceso, kaj ke nia sukceso estas pro ĝia apogo. Ni ĉiam stimulas la homojn partopreni kaj ĝui ĝiajn eventojn kaj programerojn. Fakte, ni forte ligas la esperantan lokan movadon kun la agado de la asocio, en ĉiuj cirkonstancoj eblaj. Tiel, niaj vojaĝoj, prelegoj, konversacioj kaj amuzaĵoj estas ĉiam citita kiel rekta aŭ nerekta agado de la asocio. Mallonge, ĝui esperanton estas ĝui la asocion, kaj aktivi en la asocio estas aktivi en esperantujo. Iom post iom, la volontuloj sentas sin pli proksimaj al ĝi, kaj la novuloj interesiĝas pri la grupo kiu antaŭenigas la aferon. Hodiaŭe, multaj el niaj volontuloj kaj membroj fieras pri ĝi kaj propravole laboras por ĝia progreso;

Krei partnerecon kun malproksimaj esperantistoj. Fari vizitojn (kaj kiam eble kunporti lernanton kun vi) al esperantistoj de aliaj Ŝtatoj kaj urboj estas fruktodona strategio. Per tiu diplomatia agado, ni sukcesas trovi interesajn homojn kaj inviti ilin ĉeesti nian asocion. Ĉeesta invito estas multe pli efika ol nerekta retadresa aŭ telefona alvoko. Multaj novuloj kaj lernantoj pli interesiĝas pri niaj prelegoj specife kiam ni invitas esperantistojn el aliaj regionoj. Ili havas la ŝancon paroli kun nekonata esperantisto, kaj kontroli pri sia propra scipovo, babilante kun la vizitanto. Aldone, vi ankaŭ povas propagandi vian viziton kiel agadon de la asocio, kies celo ankaŭ estas krei novajn prosperajn rilatojn kun aliaj esperantistoj;

Sindonemo mona kaj labora – Sen ambaŭ vi sukcesas fari nenion. Multfoje estas du aŭ tri homoj kiu tenas la klubon kaj asocion surdorse. Mi nur sukcesis aktivi en nia loka movado post profesia stabiliĝo, kiu garantiis al mi monon por subteni diversajn aferojn. Aĉeti lunĉon, doni petveturon, kompletigi kotizojn, donaci librojn al komencantoj, sindediĉi semajnfine por solvi burokratiaĵojn. Pagi hotelon aŭ transporton de aliurbaj aŭ aliŝtataj prelegantoj aŭ simpla partoprenanto estas konsiderinda afero, se vi volas entuziasmigi homojn partopreni eventon esperantan, per propagando pri la altnivelo de la prelegonto. Elmontri entuziasmon viaparte, pri la movado kaj ĝia daŭra laboro, certe povas stimuli la aliajn same helpi. Certe, mono kaj tempo estas du limigaj aferoj kiu atingas kerne la disvolviĝon de esperanta movado, kaj vi devas multe pripensi antaŭ fari nenecesajn elspezojn. Aldone, via evidenta sindonemo al la bonfarto de via asocio povas kontaĝi aliajn kontribui, ĉu mone ĉu labore.

Jen la plej elstaraj aferoj kiu certe helpis nian nuntempan movadon. Mi memorigas, ke nia nuna situacio okazis post 15 jaroj da konstanta laboro tiucele. Ne estas facila, nek rapida, nek ĉiam harmonia, sed konstanta. Provi inkludi la movadanojn en diversaj diskutoj kaj decidoj ege bonvenas. Ĉiam memoru, ke malgraŭ vi multe investas en la movado, ĝi ne estas via propraĵo. Ne provu altrudi vian pensmanieron, nek orgojli pri viaj faroj. Ke la movado evoluu akorde kun la pensamaniero de la plejmulto el la laborantoj.

 

Sube, vi observas alian foton kiu montras la membrojn de Pernambuka Esperanto-Asocio kiuj ĉeestis nacian kongreson de esperanto, en du jaroj malsimilaj. Nia agado helpis ke, en la lastaj jaroj, junuloj interesiĝu kaj sukcesu iri al tiuj eventoj. La rezulto de tiu sperto estas renovigita entuziasmo por daŭre movadani en la esperanta etoso.

 

 

Vi povas vidi pliajn detalojn de nia agado en la oficiala Facebook-paĝo de Pernambuka Esperanto-Asocio, klakante ĈI TIE.