Jul 26 2019

La biblioteko de la Pernambuka Esperanto Asocio denove gajnis premion de UEA! PEA-Biblioteko estas jam venkinto de aliaj premioj donitaj de UEA pro siaj kontribuoj al la regiona movado kaj en la sxtato de Pernambuko kaj en la Nordoriento de Brazilo.

A biblioteca da Associação Pernambucana de Esperanto novamente ganhou um prêmio da UEA! A biblioteca da APE já foi vencedora de outros prêmios doados da UEA por conta da contribuição ao movimento regional no estado de Pernambuco, nordeste do Brasil.



La premio venis el la Fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kies celo estas subteni kaj pliriĉigi la kolektojn de Esperanto-bibliotekoj, kaj asignis subvenciojn al 15 bibliotekoj okaze de la jara alvoko de 2018, pozitive konsiderante ĉiujn petojn ricevitajn en la pasinta jaro. El tiuj 15 petoj, 2 povis esti tute plenumitaj kaj la aliaj 13 estis parte plenumitaj.

UEA ricevis por 2018 konsiderindan kvanton da tre kvalitaj subvencipetoj el Eŭropo, Afriko (Benino kaj Ugando) kaj Ameriko (Brazilo), kun signifa kresko de la nombro da petoj el Brazilo.

La aliaj brazilaj subvenciitoj de 2018 estis:
- Esperanto-Klubo Kariri — € 110,50;
- Biblioteko Jerônimo dos Santos (Potigvara Esperanto-Asocio) — € 108,75;
- Biblioteko Carlos Domingues (Brazila Esperanto-Ligo) — € 111,05;
- Pernambuka Esperanto-Asocio, Brazilo — € 108,25;
- Esplora Societo Auta de Souza, Brazilo — € 82,00;

Libroj donacitaj de UEA: