Esperanto, muito mais que uma língua. Um modo de viver o mundo no qual a comunicação se processa de uma forma mais justa, igualitária e humana.
Viva essa experiência!
La prelego "La Homa Kono" daŭrigas plensukcese la iniciaton de PEA (Pernambuka Esperanto-Asocio) oferi al la pernambukana esperantistaro altnivelajn prelegojn pri ĉiuj temoj, en Esperanto. Aldone, nia biblioteko Odilon de Araújo ricevis neatenditan donacon!
La preleginto, Profesoro Luiz Márcio Assunção, estas instruisto pri filozofio kaj ekonomiko, kiu laboras ĉe loka universitato. Li doktoriĝis pri Ekonomiko en Britio kaj delonge estris PEA-n, kaj dum multaj jaroj partoprenis ĝian estraron. Danke al liaj klopodoj, kaj tiuj de la tiama estraro, PEA sukcesis ekhavi al si propran sidejon, kie nun okazas niajn renkontiĝojn.
Luiz Márcio proponis prelegi pri delikata temo: la homa kono. Li emfazis la percepton pri la naturo fare de homoj per siaj sensoj kaj klarigis pri la laŭŝtupa kono-akiro, laŭ filozofia aspekto. Komentariis pri la diversaj homaj konoj (religia, filozofia, scienca) kaj starigis diversajn debatojn inter la partoprenantoj, ĉu favoraj kaj malfavoraj al kelkaj vidpunktoj. Estis tre riĉa prelego, kiu instigis ĉiujn priserĉi novajn kaj fakajn vortojn pri filozofio, por kompletigi la argumentadon. Feliĉe, PEA posedas diversajn PIV-vortarojn, disponeblaj por la partoprenantoj traserĉi.
Fine, Luiz Márcio estis invitita malfermi donacon ricevitan de PEA per poŝto. Per Whatsapp, oni demandis al la lokaj esperantistoj kiuj ne povis ĉeesti la prelegon, por diveni la enhavon de la pakaĵo. La mistero nur estis sciigita post la prelego: du pasintaj eldonoj de la revuo "Literatura Foiro".
La prelego finis kaj ankoraŭ kelkaj diskutoj daŭris. Ĉiu partoprenanto rajtis trinki fruktosukon kaj manĝi biskvitojn dum la prelego.
Sube, kelkaj fotoj:
Dum la Prelego
La preleganto malfermas la poŝtan donacon
La donacon faris Pekim Tenório Vaz, eks-membro de PEA, kiu troviĝas nuntempe en alia Ŝtato, sed neniam forgesis nian asocion!