Jun 19 2016

En la 18-an de junio 2016, okazis la PEA Prelego kies ĉeftemo estis “Revolucio de la Bitlibroj”. Kondukis la konversaciadon Wendel Pontes, per prezentado de la artikoloj aperintaj en la revuo La Ondo de Esperanto, en ĉi tiu jaro.

La ĉeestantoj, eksciinte pri la temo, kunportis siajn legilojn por diskuti la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de tiu teknologio. Oni komentariis kaj eklernis novajn fakajn vortojn: legiloj (Kobo, Kindlo), librolegiloj (la programoj en Vindoza platformo kaj Androjdo, kiu permesas legi la librojn), libroformatoj, kiel la fiksaj (PDF) kaj fleksaj (Epubo).  Plenriĉa estis la babilado, kiam oni diskutis kaj argumentis pri la estonteco de la fizikaj libroj, kaj la vera rolo de la bitlibroj hodiaŭ, en ĉiuj nacioj laŭ iliaj soci-ekonomikaj kondiĉoj. Eĉ la filozofiaj konsekvencoj de ŝanĝo de fizikaj libroj al bitlibroj fariĝis instruriĉa. Ni dankas al la partoprenantoj kiuj vere briligis la eventon!

Sube, vi vidas la partoprenantojn!

 

Fotis: Jairo Nunes